Natria telurido | |||
3D Kemia strukturo de la Natria telurido | |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 12034-41-2 | ||
ChemSpider kodo | 74750 | ||
PubChem-kodo | 82837 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | Blanka higroskopa pulvoro | ||
Molmaso | 173,5795 g mol−1 | ||
Denseco | 2.90 g/cm3 | ||
Fandopunkto | 953 °C (1,747 ℉; 1,226 K) | ||
Solvebleco | Akvo:Solvebla | ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H261, H302, H312, H332, H315, H319 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P231+232, P305+351+338, P302+352, P321, P402+404, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Natria telurido, telurido de natrio aŭ Na2Te estas kemia kombinaĵo, blanka salo kaj konjuga bazo de la termomalstabila telurida acido, ordinare preparata per reduktado de teluro kaj natrio en amonia medio.
Na2Te estas malfacila materialo por manipulado pro tio ke ĝi estas tre sensiva al aero, unue oksidigante al politeluridoj, kaj finfine al metala teluro. Specimenoj de Na2Te, kiuj estas absolute senkoloraj kiam puraj, ĝenerale aspektas purpuraj aŭ malhelgrizaj pro la efektoj de la aeroksidigo.